Saltu al enhavo

Joshua Kimmich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joshua Kimmich
Joshua Kimmich en 2018
Joshua Kimmich en 2018
Persona informo
Naskonomo Joshua Walter Kimmich
Naskiĝo 8-an de februaro 1995 (1995-02-08) (29-jaraĝa)
en Flensburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.joshua-kimmich.de/
vdr

Joshua Kimmich - naskiĝis la  8-an de februaro 1995(nun 1995-02-08) en Rottweil, Baden-Virtembergo, do nun 29-jara - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2016 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2011 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la kluboj VfB Bösingen kaj poste VfB Stuttgart, li inter la jaroj 2011 kaj 2013 estis profesia futbalisto en la klubo RB Leipzig, kaj ekde tiam estas parto de la 1-a vira teamo de la klubo FC Bayern München. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "21", kaj en la Futbala Mondpokalo 2018 havis la ĉemizan numeron "18". En la la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2021 kaj la Futbala Mondpokalo 2022 li rekoneblis per la ĉemiza numero "6".